Kiel uzi flikaĵojn?

Kelkaj ludoj en tiu ĉi retejo estas flikaĵoj. Tio signifas ke vi devas apliki ilin al la originalaj lud-dosieroj. Jen instruoj por kiel uzi IPS- kaj BPS- flikaĵojn.

Windows

  1. Elŝutu Floating IPS. Metu ĝin ien, kie vi povas lanĉi ĝin.
  2. Lanĉu ĝin kaj alklaku "Apply Patch" (Apliki flikaĵon).
  3. Trovu la .ips- aŭ .bps--flikaĵan dosieron kaj elektu ĝin en la aperinta fenestro.
  4. Trovu vian nemodifitan ROM-dosieron, kaj elektu ĝin en la sekva fenestro.
  5. Elektu lokon por konservi la novan, modifitan ROM-dosieron.
  6. Se vi vidas "The patch was applied successfully!", tio signifas ke vi flikis la ludon ĝuste!

Mac OS X

  1. Elŝutu MultiPatch.
  2. Lanĉu ĝin, kaj alklaku la supran "Browse"-butonon, kaj navigu al la .ips-flikaĵo.
  3. Alklaku la mezan "Browse"-butonon, kaj navigu al la nemodifita ROM-dosiero.
  4. Alklaku la malsupran "Browse"-butonon, kaj navigu al tie, kie vi volas teni la flikitan ROM-on.
  5. Alklaku "Apply Patch."

Linux

  1. Elŝutu Floating IPS. Eltiru la dosieron flips-linux kaj certigu en ĝia trajto-menuo, ke vi povas lanĉi ĝin kiel programaron.